Skip to content
Church.wiki
John

John 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol JohanoSelect John 4:1

2(kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj),Select John 4:2

3li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.Select John 4:3

4Kaj li devis trairi tra Samario.Select John 4:4

5Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;Select John 4:5

6kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo.Select John 4:6

7Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki.Select John 4:7

8Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn.Select John 4:8

9La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)Select John 4:9

10Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.Select John 4:10

11La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?Select John 4:11

12Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj?Select John 4:12

13Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos;Select John 4:13

14sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.Select John 4:14

15La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi.Select John 4:15

16Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien.Select John 4:16

17La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon;Select John 4:17

18ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere.Select John 4:18

19La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.Select John 4:19

20Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.Select John 4:20

21Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.Select John 4:21

22Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.Select John 4:22

23Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.Select John 4:23

24Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.Select John 4:24

25La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.Select John 4:25

26Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.Select John 4:26

27Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi?Select John 4:27

28La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:Select John 4:28

29Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?Select John 4:29

30Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.Select John 4:30

31Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.Select John 4:31

32Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.Select John 4:32

33La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?Select John 4:33

34Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.Select John 4:34

35Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.Select John 4:35

36La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.Select John 4:36

37Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.Select John 4:37

38Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.Select John 4:38

39Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.Select John 4:39

40Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.Select John 4:40

41Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,Select John 4:41

42kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.Select John 4:42

43Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.Select John 4:43

44Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.Select John 4:44

45Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.Select John 4:45

46Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.Select John 4:46

47Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.Select John 4:47

48Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.Select John 4:48

49La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.Select John 4:49

50Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.Select John 4:50

51Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas.Select John 4:51

52Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.Select John 4:52

53Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.Select John 4:53

54Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.Select John 4:54

Next: John 5Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

John

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.