Joshua 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon, kaj la tutan stepon en la oriento:Select Joshua 12:1
2Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;Select Joshua 12:2
3kaj la stepon ĝis la maro Kinerot, oriente, kaj ĝis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jeŝimot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;Select Joshua 12:3
4kaj la regiono de Og, reĝo de Baŝan, restinto el la Rafaidoj, kiu loĝis en Aŝtarot kaj Edrei,Select Joshua 12:4
5kaj regis la monton Ĥermon kaj Salĥan kaj la tutan Baŝanon ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj duonon de Gilead ĝis la limo de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon.Select Joshua 12:5
6Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.Select Joshua 12:6
7Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;Select Joshua 12:7
8sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj:Select Joshua 12:8
9la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;Select Joshua 12:9
10la reĝo de Jerusalem, unu; la reĝo de Ĥebron, unu;Select Joshua 12:10
11la reĝo de Jarmut, unu; la reĝo de Laĥiŝ, unu;Select Joshua 12:11
12la reĝo de Eglon, unu; la reĝo de Gezer, unu;Select Joshua 12:12
13la reĝo de Debir, unu; la reĝo de Geder, unu;Select Joshua 12:13
14la reĝo de Ĥorma, unu; la reĝo de Arad, unu;Select Joshua 12:14
15la reĝo de Libna, unu; la reĝo de Adulam, unu;Select Joshua 12:15
16la reĝo de Makeda, unu; la reĝo de Bet-El, unu;Select Joshua 12:16
17la reĝo de Tapuaĥ, unu; la reĝo de Ĥefer, unu;Select Joshua 12:17
18la reĝo de Afek, unu; la reĝo de Laŝaron, unu;Select Joshua 12:18
19la reĝo de Madon, unu; la reĝo de Ĥacor, unu;Select Joshua 12:19
20la reĝo de Ŝimron-Meron, unu; la reĝo de Aĥŝaf, unu;Select Joshua 12:20
21la reĝo de Taanaĥ, unu; la reĝo de Megido, unu;Select Joshua 12:21
22la reĝo de Kedeŝ, unu; la reĝo de Jokneam ĉe Karmel, unu;Select Joshua 12:22
23la reĝo de Dor en Nafot-Dor, unu; la reĝo de la popoloj en Gilgal, unu;Select Joshua 12:23
24la reĝo de Tirca, unu. La nombro de ĉiuj reĝoj estis tridek unu.Select Joshua 12:24
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain