Skip to content
Church.wiki
Joshua

Joshua 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj estis: ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.Select Joshua 15:1

2Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktiĝas suden.Select Joshua 15:2

3Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al KarkaSelect Joshua 15:3

4kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.Select Joshua 15:4

5Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro ĉe la fino de Jordan;Select Joshua 15:5

6kaj la limo leviĝas al Bet-Ĥogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo leviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.Select Joshua 15:6

7Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor, kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel.Select Joshua 15:7

8Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.Select Joshua 15:8

9Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.Select Joshua 15:9

10Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;Select Joshua 15:10

11kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.Select Joshua 15:11

12La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.Select Joshua 15:12

13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).Select Joshua 15:13

14Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.Select Joshua 15:14

15Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.Select Joshua 15:15

16Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.Select Joshua 15:16

17Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.Select Joshua 15:17

18Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?Select Joshua 15:18

19Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.Select Joshua 15:19

20Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.Select Joshua 15:20

21Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj JagurSelect Joshua 15:21

22kaj Kina kaj Dimona kaj AdadaSelect Joshua 15:22

23kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan,Select Joshua 15:23

24Zif kaj Telem kaj BealotSelect Joshua 15:24

25kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),Select Joshua 15:25

26Amam kaj Ŝema kaj MoladaSelect Joshua 15:26

27kaj Ĥacar-Gada kaj Ĥeŝmon kaj Bet-PeletSelect Joshua 15:27

28kaj Ĥacar-Ŝual kaj Beer-Ŝeba kaj Bizjotja,Select Joshua 15:28

29Baala kaj Ijim kaj EcemSelect Joshua 15:29

30kaj Eltolad kaj Kesil kaj ĤormaSelect Joshua 15:30

31kaj Ciklag kaj Madmana kaj SansanaSelect Joshua 15:31

32kaj Lebaot kaj Ŝilĥim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de ĉiuj urboj estis dudek naŭ kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:32

33Sur la malaltaĵo: Eŝtaol kaj Corea kaj AŝnaSelect Joshua 15:33

34kaj Zanoaĥ kaj En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam,Select Joshua 15:34

35Jarmut kaj Adulam, Soĥo kaj AzekaSelect Joshua 15:35

36kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:36

37Cenan kaj Ĥadaŝa kaj Migdal-GadSelect Joshua 15:37

38kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel,Select Joshua 15:38

39Laĥiŝ kaj Bockat kaj EglonSelect Joshua 15:39

40kaj Kabon kaj Laĥmas kaj KitliŝSelect Joshua 15:40

41kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:41

42Libna kaj Eter kaj AŝanSelect Joshua 15:42

43kaj Jiftaĥ kaj Aŝna kaj NecibSelect Joshua 15:43

44kaj Keila kaj Aĥzib kaj Mareŝa: naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:44

45Ekron kaj ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj.Select Joshua 15:45

46De Ekron ĝis la maro ĉio, kio estas ĉirkaŭ Aŝdod kaj ĝiaj vilaĝoj.Select Joshua 15:46

47Aŝdod, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj; Gaza, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj, ĝis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.Select Joshua 15:47

48Kaj sur la monto: Ŝamir kaj Jatir kaj SoĥoSelect Joshua 15:48

49kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir)Select Joshua 15:49

50kaj Anab kaj Eŝtemo kaj AnimSelect Joshua 15:50

51kaj Goŝen kaj Ĥolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:51

52Arab kaj Duma kaj EŝanSelect Joshua 15:52

53kaj Janum kaj Bet-Tapuaĥ kaj AfekaSelect Joshua 15:53

54kaj Ĥumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron) kaj Cior; naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:54

55Maon, Karmel kaj Zif kaj JutaSelect Joshua 15:55

56kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoaĥ,Select Joshua 15:56

57Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:57

58Ĥalĥul, Bet-Cur kaj GedorSelect Joshua 15:58

59kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:59

60Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:60

61En la dezerto: Bet-Araba kaj Midin kaj SeĥaĥaSelect Joshua 15:61

62kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 15:62

63Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.Select Joshua 15:63

Next: Joshua 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Joshua

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.