Skip to content
Church.wiki
Joshua

Joshua 19

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj. Kaj ilia posedaĵo estis meze de la posedaĵo de la Jehudaidoj.Select Joshua 19:1

2Apartenis al ili en ilia posedaĵo: Beer-Ŝeba (kun Ŝeba) kaj MoladaSelect Joshua 19:2

3kaj Ĥacar-Ŝual kaj Bala kaj EcemSelect Joshua 19:3

4kaj Eltolad kaj Betul kaj ĤormaSelect Joshua 19:4

5kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj Ĥacar-SusaSelect Joshua 19:5

6kaj Bet-Lebaot kaj Ŝaruĥen: dek tri urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:6

7Ain, Rimon kaj Eter kaj Aŝan: kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:7

8Kaj ĉiuj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj.Select Joshua 19:8

9El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedaĵo de la Simeonidoj; ĉar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedaĵon meze de ilia posedaĵo.Select Joshua 19:9

10Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid.Select Joshua 19:10

11Kaj ilia limo iras ĝis la maro kaj Marala, kaj kuntuŝiĝas kun Dabeŝet, kaj kuntuŝiĝas kun la torento, kiu estas antaŭ Jokneam.Select Joshua 19:11

12Kaj ĝi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunleviĝo, ĝis la limo de Kislot-Tabor; kaj ĝi iras al Dabrat, kaj leviĝas al Jafia.Select Joshua 19:12

13Kaj de tie ĝi iras orienten, al la flanko de sunleviĝo, tra Gat- Ĥefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.Select Joshua 19:13

14Kaj la limo turniĝas de nordo al Ĥanaton, kaj finiĝas en la valo Jiftaĥ-El.Select Joshua 19:14

15Kaj Katat, kaj Nahalal kaj Ŝimron kaj Jidala kaj Bet-Leĥem: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:15

16Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:16

17Por Isaĥar eliris la kvara loto, por la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj.Select Joshua 19:17

18Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj ŜunemSelect Joshua 19:18

19kaj Ĥafaraim kaj Ŝion kaj AnaĥaratSelect Joshua 19:19

20kaj Rabit kaj Kiŝjon kaj AbecSelect Joshua 19:20

21kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Ĥada kaj Bet-Pacec.Select Joshua 19:21

22Kaj la limo kuntuŝiĝas al Tabor kaj Ŝaĥacima kaj Bet-Ŝemeŝ; kaj ilia limo finiĝas ĉe Jordan: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:22

23Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:23

24Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj.Select Joshua 19:24

25Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten kaj AĥŝafSelect Joshua 19:25

26kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat.Select Joshua 19:26

27Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.Select Joshua 19:27

28Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda Cidon.Select Joshua 19:28

29Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib;Select Joshua 19:29

30kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:30

31Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:31

32Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj.Select Joshua 19:32

33Kaj ilia limo estis de Ĥelef, de la kverkaro ĉe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, ĝis Lakum; kaj ĝi finiĝas ĉe Jordan.Select Joshua 19:33

34Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe Jordan oriente.Select Joshua 19:34

35Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer kaj Ĥamat, Rakat kaj KineretSelect Joshua 19:35

36kaj Adama kaj Rama kaj ĤacorSelect Joshua 19:36

37kaj Kedeŝ kaj Edrei kaj En-ĤacorSelect Joshua 19:37

38kaj Jiron kaj Migdal-El, Ĥorem kaj Bet-Anat kaj Bet-Ŝemeŝ: dek naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:38

39Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:39

40Por la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, eliris la sepa loto.Select Joshua 19:40

41Kaj la limo de ilia posedaĵo estis: Corea kaj Eŝtaol kaj Ir-ŜemeŝSelect Joshua 19:41

42kaj Ŝaalabin kaj Ajalon kaj JitlaSelect Joshua 19:42

43kaj Elon kaj Timna kaj EkronSelect Joshua 19:43

44kaj Elteke kaj Gibeton kaj BaalatSelect Joshua 19:44

45kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-RimonSelect Joshua 19:45

46kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.Select Joshua 19:46

47Kaj tie finiĝas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraŭ Leŝem, kaj prenis ĝin kaj batis ĝin per glavo, kaj ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi, kaj donis al Leŝem la nomon Dan, laŭ la nomo de Dan, ilia patro.Select Joshua 19:47

48Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.Select Joshua 19:48

49Kaj ili finis la dividadon de la lando laŭ ĝiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedaĵon inter si.Select Joshua 19:49

50Laŭ la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Seraĥ sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj loĝis en ĝi.Select Joshua 19:50

51Tio estas la posedaĵoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto, en Ŝilo, antaŭ la Eternulo, antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.Select Joshua 19:51

Next: Joshua 20Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Joshua

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.