Skip to content
Church.wiki
Leviticus

Leviticus 2

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon.Select Leviticus 2:1

2Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.Select Leviticus 2:2

3Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.Select Leviticus 2:3

4Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.Select Leviticus 2:4

5Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.Select Leviticus 2:5

6Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero.Select Leviticus 2:6

7Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo.Select Leviticus 2:7

8Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro.Select Leviticus 2:8

9Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.Select Leviticus 2:9

10Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo.Select Leviticus 2:10

11Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.Select Leviticus 2:11

12Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo.Select Leviticus 2:12

13Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.Select Leviticus 2:13

14Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktaĵoj.Select Leviticus 2:14

15Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon; ĝi estas farunofero.Select Leviticus 2:15

16Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.Select Leviticus 2:16

Next: Leviticus 3Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Leviticus

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.