Leviticus 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li alportu ĝin antaŭ la Eternulon.Select Leviticus 3:1
2Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.Select Leviticus 3:2
3Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,Select Leviticus 3:3
4kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.Select Leviticus 3:4
5Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.Select Leviticus 3:5
6Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li ĝin alportu.Select Leviticus 3:6
7Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon;Select Leviticus 3:7
8kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.Select Leviticus 3:8
9Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,Select Leviticus 3:9
10kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.Select Leviticus 3:10
11Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.Select Leviticus 3:11
12Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon.Select Leviticus 3:12
13Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.Select Leviticus 3:13
14Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,Select Leviticus 3:14
15kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.Select Leviticus 3:15
16Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la Eternulo.Select Leviticus 3:16
17Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.Select Leviticus 3:17
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain