Skip to content
Church.wiki
Luke

Luke 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,Select Luke 1:1

2kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,Select Luke 1:2

3ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,Select Luke 1:3

4por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.Select Luke 1:4

5En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto.Select Luke 1:5

6Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo.Select Luke 1:6

7Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.Select Luke 1:7

8Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,Select Luke 1:8

9laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.Select Luke 1:9

10Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.Select Luke 1:10

11Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.Select Luke 1:11

12Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.Select Luke 1:12

13Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.Select Luke 1:13

14Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo.Select Luke 1:14

15Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.Select Luke 1:15

16Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.Select Luke 1:16

17Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.Select Luke 1:17

18Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon.Select Luke 1:18

19Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.Select Luke 1:19

20Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.Select Luke 1:20

21Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.Select Luke 1:21

22Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.Select Luke 1:22

23Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.Select Luke 1:23

24Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante:Select Luke 1:24

25Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.Select Luke 1:25

26Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,Select Luke 1:26

27al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.Select Luke 1:27

28Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.Select Luke 1:28

29Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.Select Luke 1:29

30Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.Select Luke 1:30

31Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.Select Luke 1:31

32Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;Select Luke 1:32

33kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.Select Luke 1:33

34Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?Select Luke 1:34

35Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.Select Luke 1:35

36Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta.Select Luke 1:36

37Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.Select Luke 1:37

38Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.Select Luke 1:38

39Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;Select Luke 1:39

40kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.Select Luke 1:40

41Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito,Select Luke 1:41

42kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.Select Luke 1:42

43Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?Select Luke 1:43

44Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.Select Luke 1:44

45Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.Select Luke 1:45

46Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,Select Luke 1:46

47Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,Select Luke 1:47

48Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.Select Luke 1:48

49Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.Select Luke 1:49

50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.Select Luke 1:50

51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.Select Luke 1:51

52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.Select Luke 1:52

53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.Select Luke 1:53

54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.Select Luke 1:54

55Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.Select Luke 1:55

56Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.Select Luke 1:56

57Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon.Select Luke 1:57

58Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.Select Luke 1:58

59Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.Select Luke 1:59

60Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano.Select Luke 1:60

61Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.Select Luke 1:61

62Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.Select Luke 1:62

63Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.Select Luke 1:63

64Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.Select Luke 1:64

65Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.Select Luke 1:65

66Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.Select Luke 1:66

67Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:Select Luke 1:67

68Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,Select Luke 1:68

69Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,Select Luke 1:69

70Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,Select Luke 1:70

71Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;Select Luke 1:71

72Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;Select Luke 1:72

73La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;Select Luke 1:73

74Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,Select Luke 1:74

75En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.Select Luke 1:75

76Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,Select Luke 1:76

77Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,Select Luke 1:77

78Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,Select Luke 1:78

79Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.Select Luke 1:79

80Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.Select Luke 1:80

Next: Luke 2Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Luke

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.