Luke 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj disĉiploj, dirante unue: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco.Select Luke 12:1
2Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata.Select Luke 12:2
3Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.Select Luke 12:3
4Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.Select Luke 12:4
5Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu.Select Luke 12:5
6Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio.Select Luke 12:6
7Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.Select Luke 12:7
8Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio;Select Luke 12:8
9sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio.Select Luke 12:9
10Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono.Select Luke 12:10
11Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri;Select Luke 12:11
12ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.Select Luke 12:12
13Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.Select Luke 12:13
14Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton?Select Luke 12:14
15Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.Select Luke 12:15
16Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde;Select Luke 12:16
17kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?Select Luke 12:17
18Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn.Select Luke 12:18
19Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja.Select Luke 12:19
20Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?Select Luke 12:20
21Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.Select Luke 12:21
22Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.Select Luke 12:22
23Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo.Select Luke 12:23
24Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!Select Luke 12:24
25Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?Select Luke 12:25
26Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?Select Luke 12:26
27Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj.Select Luke 12:27
28Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!Select Luke 12:28
29Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.Select Luke 12:29
30Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.Select Luke 12:30
31Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.Select Luke 12:31
32Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon.Select Luke 12:32
33Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.Select Luke 12:33
34Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.Select Luke 12:34
35Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;Select Luke 12:35
36kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos.Select Luke 12:36
37Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili.Select Luke 12:37
38Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj.Select Luke 12:38
39Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.Select Luke 12:39
40Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.Select Luke 12:40
41Kaj Petro diris: Sinjoro, ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni, aŭ ankaŭ por ĉiuj?Select Luke 12:41
42Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo?Select Luke 12:42
43Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.Select Luke 12:43
44Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super ĉio, kion li havas.Select Luke 12:44
45Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos,Select Luke 12:45
46la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.Select Luke 12:46
47Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn;Select Luke 12:47
48sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.Select Luke 12:48
49Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis?Select Luke 12:49
50Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita!Select Luke 12:50
51Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon;Select Luke 12:51
52ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri.Select Luke 12:52
53Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.Select Luke 12:53
54Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel fariĝas.Select Luke 12:54
55Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel fariĝas.Select Luke 12:55
56Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la ĉielo; sed kial vi ne scias esplori ĉi tiun tempon?Select Luke 12:56
57Kaj kial eĉ per vi mem vi ne juĝas, kio estas justa?Select Luke 12:57
58Ĉar dum vi iradas kun via kontraŭulo al la reganto, survoje klopodu liberiĝi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin ĵetu en malliberejon.Select Luke 12:58
59Mi diras al vi: Vi neniel el tie eliros, ĝis vi pagos la lastan lepton.Select Luke 12:59
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation