Luke 18
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,Select Luke 18:1
2dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;Select Luke 18:2
3kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.Select Luke 18:3
4Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,Select Luke 18:4
5tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.Select Luke 18:5
6Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.Select Luke 18:6
7Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?Select Luke 18:7
8Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?Select Luke 18:8
9Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:Select Luke 18:9
10Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.Select Luke 18:10
11La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.Select Luke 18:11
12Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.Select Luke 18:12
13Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.Select Luke 18:13
14Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.Select Luke 18:14
15Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.Select Luke 18:15
16Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.Select Luke 18:16
17Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.Select Luke 18:17
18Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?Select Luke 18:18
19Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.Select Luke 18:19
20Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.Select Luke 18:20
21Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.Select Luke 18:21
22Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.Select Luke 18:22
23Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.Select Luke 18:23
24Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!Select Luke 18:24
25Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.Select Luke 18:25
26Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?Select Luke 18:26
27Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.Select Luke 18:27
28Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.Select Luke 18:28
29Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,Select Luke 18:29
30kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.Select Luke 18:30
31Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.Select Luke 18:31
32Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;Select Luke 18:32
33kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.Select Luke 18:33
34Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.Select Luke 18:34
35Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;Select Luke 18:35
36kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.Select Luke 18:36
37Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.Select Luke 18:37
38Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.Select Luke 18:38
39Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!Select Luke 18:39
40Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:Select Luke 18:40
41Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.Select Luke 18:41
42Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.Select Luke 18:42
43Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.Select Luke 18:43
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation