Luke 19
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.Select Luke 19:1
2Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.Select Luke 19:2
3Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.Select Luke 19:3
4Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.Select Luke 19:4
5Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.Select Luke 19:5
6Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.Select Luke 19:6
7Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti.Select Luke 19:7
8Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.Select Luke 19:8
9Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.Select Luke 19:9
10Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.Select Luke 19:10
11Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.Select Luke 19:11
12Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.Select Luke 19:12
13Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos.Select Luke 19:13
14Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.Select Luke 19:14
15Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.Select Luke 19:15
16Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn.Select Luke 19:16
17Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.Select Luke 19:17
18Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn.Select Luke 19:18
19Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj.Select Luke 19:19
20Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;Select Luke 19:20
21ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.Select Luke 19:21
22Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;Select Luke 19:22
23kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?Select Luke 19:23
24Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min�on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min�ojn.Select Luke 19:24
25(Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min�ojn.)Select Luke 19:25
26Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.Select Luke 19:26
27Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.Select Luke 19:27
28Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.Select Luke 19:28
29Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,Select Luke 19:29
30dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.Select Luke 19:30
31Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas.Select Luke 19:31
32Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.Select Luke 19:32
33Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon?Select Luke 19:33
34Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas.Select Luke 19:34
35Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin.Select Luke 19:35
36Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.Select Luke 19:36
37Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;Select Luke 19:37
38dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.Select Luke 19:38
39Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn.Select Luke 19:39
40Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.Select Luke 19:40
41Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi,Select Luke 19:41
42dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj.Select Luke 19:42
43Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin,Select Luke 19:43
44kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.Select Luke 19:44
45Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,Select Luke 19:45
46dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.Select Luke 19:46
47Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi,Select Luke 19:47
48kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.Select Luke 19:48
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation