Luke 22
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.Select Luke 22:1
2Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.Select Luke 22:2
3Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.Select Luke 22:3
4Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.Select Luke 22:4
5Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon.Select Luke 22:5
6Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.Select Luke 22:6
7Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.Select Luke 22:7
8Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.Select Luke 22:8
9Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu?Select Luke 22:9
10Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.Select Luke 22:10
11Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?Select Luke 22:11
12Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.Select Luke 22:12
13Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.Select Luke 22:13
14Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.Select Luke 22:14
15Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;Select Luke 22:15
16ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.Select Luke 22:16
17Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;Select Luke 22:17
18ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.Select Luke 22:18
19Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.Select Luke 22:19
20Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.Select Luke 22:20
21Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.Select Luke 22:21
22Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!Select Luke 22:22
23Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.Select Luke 22:23
24Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.Select Luke 22:24
25Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.Select Luke 22:25
26Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.Select Luke 22:26
27Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.Select Luke 22:27
28Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;Select Luke 22:28
29kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;Select Luke 22:29
30por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.Select Luke 22:30
31Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;Select Luke 22:31
32sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.Select Luke 22:32
33Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.Select Luke 22:33
34Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.Select Luke 22:34
35Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?Select Luke 22:35
36Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.Select Luke 22:36
37Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.Select Luke 22:37
38Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.Select Luke 22:38
39Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.Select Luke 22:39
40Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.Select Luke 22:40
41Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,Select Luke 22:41
42dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.Select Luke 22:42
43Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.Select Luke 22:43
44Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.Select Luke 22:44
45Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,Select Luke 22:45
46kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.Select Luke 22:46
47Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.Select Luke 22:47
48Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?Select Luke 22:48
49Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?Select Luke 22:49
50Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.Select Luke 22:50
51Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.Select Luke 22:51
52Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?Select Luke 22:52
53Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.Select Luke 22:53
54Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.Select Luke 22:54
55Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.Select Luke 22:55
56Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:Select Luke 22:56
57Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.Select Luke 22:57
58Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.Select Luke 22:58
59Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.Select Luke 22:59
60Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.Select Luke 22:60
61Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.Select Luke 22:61
62Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.Select Luke 22:62
63Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.Select Luke 22:63
64Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?Select Luke 22:64
65Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.Select Luke 22:65
66Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:Select Luke 22:66
67Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;Select Luke 22:67
68kaj se mi demandos, vi ne respondos.Select Luke 22:68
69Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.Select Luke 22:69
70Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.Select Luke 22:70
71Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.Select Luke 22:71
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation