Skip to content
Church.wiki
Luke

Luke 24

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis.Select Luke 24:1

2Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo.Select Luke 24:2

3Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.Select Luke 24:3

4Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;Select Luke 24:4

5kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?Select Luke 24:5

6Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,Select Luke 24:6

7dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.Select Luke 24:7

8Kaj ili rememoris liajn vortojn;Select Luke 24:8

9kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.Select Luke 24:9

10Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.Select Luke 24:10

11Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.Select Luke 24:11

12Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.Select Luke 24:12

13Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.Select Luke 24:13

14Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.Select Luke 24:14

15Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili.Select Luke 24:15

16Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.Select Luke 24:16

17Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.Select Luke 24:17

18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?Select Luke 24:18

19Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;Select Luke 24:19

20kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.Select Luke 24:20

21Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.Select Luke 24:21

22Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,Select Luke 24:22

23kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.Select Luke 24:23

24Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.Select Luke 24:24

25Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!Select Luke 24:25

26Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?Select Luke 24:26

27Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.Select Luke 24:27

28Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.Select Luke 24:28

29Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.Select Luke 24:29

30Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.Select Luke 24:30

31Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.Select Luke 24:31

32Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?Select Luke 24:32

33Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:Select Luke 24:33

34La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon.Select Luke 24:34

35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.Select Luke 24:35

36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.Select Luke 24:36

37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.Select Luke 24:37

38Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?Select Luke 24:38

39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.Select Luke 24:39

40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.Select Luke 24:40

41Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?Select Luke 24:41

42Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo.Select Luke 24:42

43Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.Select Luke 24:43

44Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.Select Luke 24:44

45Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;Select Luke 24:45

46kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;Select Luke 24:46

47kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.Select Luke 24:47

48Vi estas atestantoj pri tio.Select Luke 24:48

49Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.Select Luke 24:49

50Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.Select Luke 24:50

51Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.Select Luke 24:51

52Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo;Select Luke 24:52

53kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.Select Luke 24:53

Next: John 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Luke

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.