Skip to content
Church.wiki
Luke

Luke 3

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene,Select Luke 3:1

2dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto.Select Luke 3:2

3Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,Select Luke 3:3

4kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.Select Luke 3:4

5Ĉiu valo leviĝos, Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;Select Luke 3:5

6Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.Select Luke 3:6

7Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?Select Luke 3:7

8Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.Select Luke 3:8

9Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.Select Luke 3:9

10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?Select Luke 3:10

11Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.Select Luke 3:11

12Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?Select Luke 3:12

13Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.Select Luke 3:13

14Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.Select Luke 3:14

15Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo,Select Luke 3:15

16Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;Select Luke 3:16

17lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.Select Luke 3:17

18Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.Select Luke 3:18

19Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris,Select Luke 3:19

20aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.Select Luke 3:20

21Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis,Select Luke 3:21

22kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.Select Luke 3:22

23Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,Select Luke 3:23

24de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef,Select Luke 3:24

25de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj,Select Luke 3:25

26de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,Select Luke 3:26

27de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri,Select Luke 3:27

28de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,Select Luke 3:28

29de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,Select Luke 3:29

30de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,Select Luke 3:30

31de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,Select Luke 3:31

32de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon,Select Luke 3:32

33de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda,Select Luke 3:33

34de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor,Select Luke 3:34

35de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ,Select Luke 3:35

36de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ,Select Luke 3:36

37de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,Select Luke 3:37

38de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.Select Luke 3:38

Next: Luke 4Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Luke

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.