Mark 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.Select Mark 1:1
2Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon;Select Mark 1:2
3Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;Select Mark 1:3
4venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.Select Mark 1:4
5Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.Select Mark 1:5
6Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.Select Mark 1:6
7Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.Select Mark 1:7
8Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.Select Mark 1:8
9Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.Select Mark 1:9
10Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;Select Mark 1:10
11kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.Select Mark 1:11
12Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.Select Mark 1:12
13Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.Select Mark 1:13
14Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,Select Mark 1:14
15kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.Select Mark 1:15
16Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj.Select Mark 1:16
17Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj.Select Mark 1:17
18Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.Select Mark 1:18
19Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn.Select Mark 1:19
20Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.Select Mark 1:20
21Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.Select Mark 1:21
22Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.Select Mark 1:22
23Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,Select Mark 1:23
24dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio.Select Mark 1:24
25Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li.Select Mark 1:25
26Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.Select Mark 1:26
27Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.Select Mark 1:27
28Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.Select Mark 1:28
29Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.Select Mark 1:29
30Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;Select Mark 1:30
31kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.Select Mark 1:31
32Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.Select Mark 1:32
33Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo.Select Mark 1:33
34Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.Select Mark 1:34
35Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis.Select Mark 1:35
36Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin;Select Mark 1:36
37kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.Select Mark 1:37
38Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis.Select Mark 1:38
39Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.Select Mark 1:39
40Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.Select Mark 1:40
41Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.Select Mark 1:41
42Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.Select Mark 1:42
43Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,Select Mark 1:43
44kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.Select Mark 1:44
45Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.Select Mark 1:45
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation