Mark 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!Select Mark 13:1
2Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.Select Mark 13:2
3Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:Select Mark 13:3
4Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?Select Mark 13:4
5Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.Select Mark 13:5
6Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.Select Mark 13:6
7Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.Select Mark 13:7
8Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.Select Mark 13:8
9Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.Select Mark 13:9
10Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.Select Mark 13:10
11Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.Select Mark 13:11
12Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.Select Mark 13:12
13Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.Select Mark 13:13
14Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;Select Mark 13:14
15kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;Select Mark 13:15
16kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.Select Mark 13:16
17Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!Select Mark 13:17
18Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.Select Mark 13:18
19Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.Select Mark 13:19
20Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.Select Mark 13:20
21Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu;Select Mark 13:21
22ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.Select Mark 13:22
23Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.Select Mark 13:23
24Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,Select Mark 13:24
25kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.Select Mark 13:25
26Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.Select Mark 13:26
27Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.Select Mark 13:27
28De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;Select Mark 13:28
29tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.Select Mark 13:29
30Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.Select Mark 13:30
31La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.Select Mark 13:31
32Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.Select Mark 13:32
33Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.Select Mark 13:33
34Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:Select Mark 13:34
35vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;Select Mark 13:35
36por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.Select Mark 13:36
37Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.Select Mark 13:37
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation