Mark 5
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.Select Mark 5:1
2Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,Select Mark 5:2
3kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;Select Mark 5:3
4ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.Select Mark 5:4
5Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.Select Mark 5:5
6Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;Select Mark 5:6
7kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.Select Mark 5:7
8Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro.Select Mark 5:8
9Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.Select Mark 5:9
10Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.Select Mark 5:10
11Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.Select Mark 5:11
12Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.Select Mark 5:12
13Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.Select Mark 5:13
14Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.Select Mark 5:14
15Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.Select Mark 5:15
16Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.Select Mark 5:16
17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.Select Mark 5:17
18Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.Select Mark 5:18
19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.Select Mark 5:19
20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.Select Mark 5:20
21Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.Select Mark 5:21
22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,Select Mark 5:22
23kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.Select Mark 5:23
24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.Select Mark 5:24
25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,Select Mark 5:25
26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,Select Mark 5:26
27aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.Select Mark 5:27
28Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.Select Mark 5:28
29Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.Select Mark 5:29
30Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston?Select Mark 5:30
31Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis?Select Mark 5:31
32Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.Select Mark 5:32
33Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.Select Mark 5:33
34Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.Select Mark 5:34
35Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?Select Mark 5:35
36Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.Select Mark 5:36
37Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.Select Mark 5:37
38Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.Select Mark 5:38
39Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.Select Mark 5:39
40Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.Select Mark 5:40
41Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.Select Mark 5:41
42Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.Select Mark 5:42
43Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.Select Mark 5:43
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation