Matthew 14
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo,Select Matthew 14:1
2kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.Select Matthew 14:2
3Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.Select Matthew 14:3
4Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin.Select Matthew 14:4
5Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.Select Matthew 14:5
6Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo.Select Matthew 14:6
7Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos.Select Matthew 14:7
8Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.Select Matthew 14:8
9Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin;Select Matthew 14:9
10kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.Select Matthew 14:10
11Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.Select Matthew 14:11
12Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.Select Matthew 14:12
13Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.Select Matthew 14:13
14Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.Select Matthew 14:14
15Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.Select Matthew 14:15
16Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.Select Matthew 14:16
17Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.Select Matthew 14:17
18Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.Select Matthew 14:18
19Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.Select Matthew 14:19
20Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.Select Matthew 14:20
21Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.Select Matthew 14:21
22Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.Select Matthew 14:22
23Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.Select Matthew 14:23
24Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.Select Matthew 14:24
25Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.Select Matthew 14:25
26Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.Select Matthew 14:26
27Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.Select Matthew 14:27
28Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.Select Matthew 14:28
29Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.Select Matthew 14:29
30Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.Select Matthew 14:30
31Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?Select Matthew 14:31
32Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.Select Matthew 14:32
33Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.Select Matthew 14:33
34Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret.Select Matthew 14:34
35Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn;Select Matthew 14:35
36kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.Select Matthew 14:36
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation