Matthew 23
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante:Select Matthew 23:1
2La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo:Select Matthew 23:2
3ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras.Select Matthew 23:3
4Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.Select Matthew 23:4
5Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,Select Matthew 23:5
6kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj,Select Matthew 23:6
7kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.Select Matthew 23:7
8Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.Select Matthew 23:8
9Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.Select Matthew 23:9
10Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.Select Matthew 23:10
11Sed la pli granda el vi estos via servanto.Select Matthew 23:11
12Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.Select Matthew 23:12
13Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.Select Matthew 23:13
14Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.Select Matthew 23:14
15Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.Select Matthew 23:15
16Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto.Select Matthew 23:16
17Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron?Select Matthew 23:17
18Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto.Select Matthew 23:18
19Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon?Select Matthew 23:19
20Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi.Select Matthew 23:20
21Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi.Select Matthew 23:21
22Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.Select Matthew 23:22
23Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.Select Matthew 23:23
24Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.Select Matthew 23:24
25Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.Select Matthew 23:25
26Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.Select Matthew 23:26
27Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.Select Matthew 23:27
28Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.Select Matthew 23:28
29Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:Select Matthew 23:29
30Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.Select Matthew 23:30
31Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.Select Matthew 23:31
32Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.Select Matthew 23:32
33Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?Select Matthew 23:33
34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;Select Matthew 23:34
35por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.Select Matthew 23:35
36Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.Select Matthew 23:36
37Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.Select Matthew 23:37
38Jen via domo estas lasita al vi dezerta.Select Matthew 23:38
39Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.Select Matthew 23:39
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation