Skip to content
Church.wiki
Matthew

Matthew 24

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo.Select Matthew 24:1

2Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.Select Matthew 24:2

3Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?Select Matthew 24:3

4Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.Select Matthew 24:4

5Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.Select Matthew 24:5

6Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.Select Matthew 24:6

7Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.Select Matthew 24:7

8Sed ĉio tio estas komenco de suferoj.Select Matthew 24:8

9Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.Select Matthew 24:9

10Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.Select Matthew 24:10

11Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn.Select Matthew 24:11

12Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.Select Matthew 24:12

13Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.Select Matthew 24:13

14Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.Select Matthew 24:14

15Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),Select Matthew 24:15

16tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;Select Matthew 24:16

17kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;Select Matthew 24:17

18kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.Select Matthew 24:18

19Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!Select Matthew 24:19

20Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;Select Matthew 24:20

21ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.Select Matthew 24:21

22Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.Select Matthew 24:22

23Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu;Select Matthew 24:23

24ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.Select Matthew 24:24

25Jen mi antaŭdiris al vi.Select Matthew 24:25

26Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.Select Matthew 24:26

27Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.Select Matthew 24:27

28Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.Select Matthew 24:28

29Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;Select Matthew 24:29

30kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.Select Matthew 24:30

31Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.Select Matthew 24:31

32De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;Select Matthew 24:32

33tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.Select Matthew 24:33

34Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.Select Matthew 24:34

35La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.Select Matthew 24:35

36Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.Select Matthew 24:36

37Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.Select Matthew 24:37

38Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,Select Matthew 24:38

39kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.Select Matthew 24:39

40Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita;Select Matthew 24:40

41du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita.Select Matthew 24:41

42Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.Select Matthew 24:42

43Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.Select Matthew 24:43

44Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.Select Matthew 24:44

45Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?Select Matthew 24:45

46Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.Select Matthew 24:46

47Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.Select Matthew 24:47

48Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas;Select Matthew 24:48

49kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,Select Matthew 24:49

50la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,Select Matthew 24:50

51kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.Select Matthew 24:51

Next: Matthew 25Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Matthew

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.