Matthew 25
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.Select Matthew 25:1
2Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.Select Matthew 25:2
3La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;Select Matthew 25:3
4sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.Select Matthew 25:4
5Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.Select Matthew 25:5
6Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.Select Matthew 25:6
7Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.Select Matthew 25:7
8Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.Select Matthew 25:8
9Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.Select Matthew 25:9
10Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.Select Matthew 25:10
11Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.Select Matthew 25:11
12Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas.Select Matthew 25:12
13Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.Select Matthew 25:13
14Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn.Select Matthew 25:14
15Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis.Select Matthew 25:15
16Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.Select Matthew 25:16
17Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.Select Matthew 25:17
18Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro.Select Matthew 25:18
19Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.Select Matthew 25:19
20Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.Select Matthew 25:20
21Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.Select Matthew 25:21
22Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.Select Matthew 25:22
23Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.Select Matthew 25:23
24Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis;Select Matthew 25:24
25kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon.Select Matthew 25:25
26Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis;Select Matthew 25:26
27pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento.Select Matthew 25:27
28Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn.Select Matthew 25:28
29Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita.Select Matthew 25:29
30Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.Select Matthew 25:30
31Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;Select Matthew 25:31
32kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj;Select Matthew 25:32
33kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.Select Matthew 25:33
34Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;Select Matthew 25:34
35ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;Select Matthew 25:35
36nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.Select Matthew 25:36
37Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin?Select Matthew 25:37
38Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis?Select Matthew 25:38
39Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi?Select Matthew 25:39
40Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.Select Matthew 25:40
41Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj;Select Matthew 25:41
42ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;Select Matthew 25:42
43mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.Select Matthew 25:43
44Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi?Select Matthew 25:44
45Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.Select Matthew 25:45
46Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.Select Matthew 25:46
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation