Skip to content
Church.wiki
Matthew

Matthew 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.Select Matthew 4:1

2Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.Select Matthew 4:2

3Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.Select Matthew 4:3

4Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.Select Matthew 4:4

5Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,Select Matthew 4:5

6kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.Select Matthew 4:6

7Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.Select Matthew 4:7

8Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,Select Matthew 4:8

9kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.Select Matthew 4:9

10Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.Select Matthew 4:10

11Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.Select Matthew 4:11

12Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;Select Matthew 4:12

13kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;Select Matthew 4:13

14por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Select Matthew 4:14

15Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,Select Matthew 4:15

16La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.Select Matthew 4:16

17De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.Select Matthew 4:17

18Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.Select Matthew 4:18

19Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.Select Matthew 4:19

20Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.Select Matthew 4:20

21Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.Select Matthew 4:21

22Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.Select Matthew 4:22

23Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.Select Matthew 4:23

24Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.Select Matthew 4:24

25Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.Select Matthew 4:25

Next: Matthew 5Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Matthew

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.