Skip to content
Church.wiki
Numbers

Numbers 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:Select Numbers 1:1

2Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.Select Numbers 1:2

3De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.Select Numbers 1:3

4Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.Select Numbers 1:4

5Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;Select Numbers 1:5

6de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;Select Numbers 1:6

7de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;Select Numbers 1:7

8de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;Select Numbers 1:8

9de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;Select Numbers 1:9

10de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;Select Numbers 1:10

11de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;Select Numbers 1:11

12de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;Select Numbers 1:12

13de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;Select Numbers 1:13

14de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;Select Numbers 1:14

15de Naftali, Aĥira, filo de Enan.Select Numbers 1:15

16Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.Select Numbers 1:16

17Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.Select Numbers 1:17

18Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,Select Numbers 1:18

19kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.Select Numbers 1:19

20Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:20

21prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.Select Numbers 1:21

22La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:22

23prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.Select Numbers 1:23

24La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:24

25prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.Select Numbers 1:25

26La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:26

27prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.Select Numbers 1:27

28La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:28

29prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.Select Numbers 1:29

30La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:30

31prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.Select Numbers 1:31

32La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:32

33prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.Select Numbers 1:33

34La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:34

35prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.Select Numbers 1:35

36La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:36

37prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.Select Numbers 1:37

38La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:38

39prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.Select Numbers 1:39

40La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:40

41prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.Select Numbers 1:41

42La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,Select Numbers 1:42

43prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.Select Numbers 1:43

44Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.Select Numbers 1:44

45Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,Select Numbers 1:45

46la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.Select Numbers 1:46

47Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.Select Numbers 1:47

48Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 1:48

49Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.Select Numbers 1:49

50Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.Select Numbers 1:50

51Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.Select Numbers 1:51

52Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.Select Numbers 1:52

53Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.Select Numbers 1:53

54Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.Select Numbers 1:54

Next: Numbers 2Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Numbers

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.