Skip to content
Church.wiki
Numbers

Numbers 10

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 10:1

2Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.Select Numbers 10:2

3Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.Select Numbers 10:3

4Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.Select Numbers 10:4

5Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.Select Numbers 10:5

6Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.Select Numbers 10:6

7Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.Select Numbers 10:7

8Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.Select Numbers 10:8

9Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.Select Numbers 10:9

10Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.Select Numbers 10:10

11En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.Select Numbers 10:11

12Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.Select Numbers 10:12

13Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.Select Numbers 10:13

14Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.Select Numbers 10:14

15Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.Select Numbers 10:15

16Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.Select Numbers 10:16

17Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.Select Numbers 10:17

18Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.Select Numbers 10:18

19Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.Select Numbers 10:19

20Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.Select Numbers 10:20

21Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.Select Numbers 10:21

22Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.Select Numbers 10:22

23Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.Select Numbers 10:23

24Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.Select Numbers 10:24

25Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.Select Numbers 10:25

26Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.Select Numbers 10:26

27Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.Select Numbers 10:27

28Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.Select Numbers 10:28

29Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.Select Numbers 10:29

30Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.Select Numbers 10:30

31Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;Select Numbers 10:31

32se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.Select Numbers 10:32

33Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.Select Numbers 10:33

34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.Select Numbers 10:34

35Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.Select Numbers 10:35

36Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.Select Numbers 10:36

Next: Numbers 11Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Numbers

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.