Skip to content
Church.wiki
Numbers

Numbers 16

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj entreprenis Koraĥ, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,Select Numbers 16:1

2kaj stariĝis antaŭ Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;Select Numbers 16:2

3kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi! la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?Select Numbers 16:3

4Kaj Moseo tion aŭdis, kaj ĵetis sin vizaĝaltere.Select Numbers 16:4

5Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.Select Numbers 16:5

6Faru jenon: prenu al vi incensujojn, Koraĥ kaj lia tuta anaro,Select Numbers 16:6

7kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaŭ la Eternulo morgaŭ; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!Select Numbers 16:7

8Kaj Moseo diris al Koraĥ: Aŭskultu do, idoj de Levi:Select Numbers 16:8

9ĉu ne sufiĉas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaŭ la komunumo, por servi al ĝi?Select Numbers 16:9

10Kaj Li alproksimigos vin kaj ĉiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas eĉ pastrecon!Select Numbers 16:10

11Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraŭ la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li?Select Numbers 16:11

12Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris: Ni ne iros!Select Numbers 16:12

13Ĉu ne sufiĉas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraŭ regi super ni?Select Numbers 16:13

14Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedaĵon el kampoj kaj vinberĝardenoj! ĉu vi volas blindigi la okulojn de ĉi tiuj homoj? ni ne iros.Select Numbers 16:14

15Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo: Ne turnu Vin al ilia ofero; eĉ unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.Select Numbers 16:15

16Kaj Moseo diris al Koraĥ: Vi kaj via tuta anaro estu antaŭ la Eternulo morgaŭ, vi kaj ili kaj Aaron.Select Numbers 16:16

17Kaj prenu ĉiu sian incensujon kaj metu sur ĝin incenson, kaj alportu antaŭ la Eternulon ĉiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaŭ vi kaj Aaron, ĉiu sian incensujon.Select Numbers 16:17

18Kaj ili prenis ĉiu sian incensujon kaj metis sur ĝin fajron kaj ŝutis sur ĝin incenson, kaj ili stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaŭ Moseo kaj Aaron.Select Numbers 16:18

19Kaj kunvenigis kontraŭ ili Koraĥ la tutan anaron ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.Select Numbers 16:19

20Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:Select Numbers 16:20

21Apartiĝu de ĉi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.Select Numbers 16:21

22Kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ho Dio, Dio de la spiritoj de ĉia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?Select Numbers 16:22

23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 16:23

24Diru al la komunumo jene: Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ, Datan, kaj Abiram.Select Numbers 16:24

25Kaj Moseo leviĝis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejaĝuloj de Izrael.Select Numbers 16:25

26Kaj li diris al la komunumo: Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tuŝu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro ĉiuj iliaj pekoj.Select Numbers 16:26

27Kaj ili foriris de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris ĉe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.Select Numbers 16:27

28Kaj Moseo diris: Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari ĉiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laŭ mia koro:Select Numbers 16:28

29se per la ordinara morto de ĉiuj homoj mortos ĉi tiuj, aŭ ilin trafos la sorto, kiu povas trafi ĉiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min.Select Numbers 16:29

30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo.Select Numbers 16:30

31Apenaŭ li finis paroli ĉion tion, disfendiĝis la tero, kiu estis sub ili;Select Numbers 16:31

32kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj ĉiujn homojn de Koraĥ kaj la tutan havon.Select Numbers 16:32

33Kaj ili, kaj ĉio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en Ŝeolon, kaj fermiĝis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.Select Numbers 16:33

34Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, forkuris ĉe ilia krio; ĉar ili diris: Ke nin ankaŭ la tero ne englutu.Select Numbers 16:34

35Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj ĝi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.Select Numbers 16:35

36Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 16:36

37Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la brulintaĵo, sed la fajron disĵetu malproksimen; ĉar sanktiĝisSelect Numbers 16:37

38la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; ĉar oni alportis ilin antaŭ la Eternulon, kaj ili sanktiĝis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.Select Numbers 16:38

39Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaronSelect Numbers 16:39

40memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.Select Numbers 16:40

41Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis la popolon de la Eternulo.Select Numbers 16:41

42Kaj kiam kolektiĝis la komunumo kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, ili turniĝis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris ĝin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo.Select Numbers 16:42

43Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antaŭan parton de la tabernaklo de kunveno.Select Numbers 16:43

44Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 16:44

45Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere.Select Numbers 16:45

46Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.Select Numbers 16:46

47Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komenciĝis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.Select Numbers 16:47

48Li stariĝis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado ĉesiĝis.Select Numbers 16:48

49Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Koraĥ.Select Numbers 16:49

50Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado ĉesiĝis.Select Numbers 16:50

Next: Numbers 17Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Numbers

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.