Skip to content
Church.wiki
Numbers

Numbers 22

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.Select Numbers 22:1

2Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj.Select Numbers 22:2

3Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.Select Numbers 22:3

4Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo.Select Numbers 22:4

5Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.Select Numbers 22:5

6Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.Select Numbers 22:6

7Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.Select Numbers 22:7

8Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam.Select Numbers 22:8

9Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi?Select Numbers 22:9

10Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante:Select Numbers 22:10

11Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin.Select Numbers 22:11

12Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita.Select Numbers 22:12

13Kaj Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.Select Numbers 22:13

14Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni.Select Numbers 22:14

15Balak sendis plue ĉefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.Select Numbers 22:15

16Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi;Select Numbers 22:16

17ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.Select Numbers 22:17

18Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan.Select Numbers 22:18

19Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo.Select Numbers 22:19

20Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.Select Numbers 22:20

21Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.Select Numbers 22:21

22Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.Select Numbers 22:22

23Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.Select Numbers 22:23

24Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.Select Numbers 22:24

25Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis.Select Numbers 22:25

26Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.Select Numbers 22:26

27Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.Select Numbers 22:27

28Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?Select Numbers 22:28

29Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.Select Numbers 22:29

30Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.Select Numbers 22:30

31Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere.Select Numbers 22:31

32Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi.Select Numbers 22:32

33La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi.Select Numbers 22:33

34Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne.Select Numbers 22:34

35Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak.Select Numbers 22:35

36Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo.Select Numbers 22:36

37Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin?Select Numbers 22:37

38Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros.Select Numbers 22:38

39Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot.Select Numbers 22:39

40Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li.Select Numbers 22:40

41En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.Select Numbers 22:41

Next: Numbers 23Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Numbers

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.