Skip to content
Church.wiki
Numbers

Numbers 31

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 31:1

2Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo.Select Numbers 31:2

3Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan.Select Numbers 31:3

4Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon.Select Numbers 31:4

5Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito.Select Numbers 31:5

6Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.Select Numbers 31:6

7Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn.Select Numbers 31:7

8Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.Select Numbers 31:8

9Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis.Select Numbers 31:9

10Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.Select Numbers 31:10

11Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn.Select Numbers 31:11

12Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.Select Numbers 31:12

13Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.Select Numbers 31:13

14Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.Select Numbers 31:14

15Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn!Select Numbers 31:15

16Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.Select Numbers 31:16

17Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu.Select Numbers 31:17

18Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi.Select Numbers 31:18

19Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.Select Numbers 31:19

20Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu.Select Numbers 31:20

21Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:Select Numbers 31:21

22Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,Select Numbers 31:22

23ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.Select Numbers 31:23

24Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.Select Numbers 31:24

25Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 31:25

26Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.Select Numbers 31:26

27Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.Select Numbers 31:27

28Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj.Select Numbers 31:28

29Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.Select Numbers 31:29

30Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.Select Numbers 31:30

31Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.Select Numbers 31:31

32Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil;Select Numbers 31:32

33kaj da bovoj sepdek du mil;Select Numbers 31:33

34kaj da azenoj sesdek unu mil;Select Numbers 31:34

35kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil.Select Numbers 31:35

36La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent;Select Numbers 31:36

37kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin;Select Numbers 31:37

38kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;Select Numbers 31:38

39kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;Select Numbers 31:39

40kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.Select Numbers 31:40

41Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.Select Numbers 31:41

42Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militisSelect Numbers 31:42

43(kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent,Select Numbers 31:43

44kaj da bovoj tridek ses mil,Select Numbers 31:44

45kaj da azenoj tridek mil kvincent,Select Numbers 31:45

46kaj da homoj dek ses mil) -Select Numbers 31:46

47Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.Select Numbers 31:47

48Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;Select Numbers 31:48

49kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;Select Numbers 31:49

50tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo.Select Numbers 31:50

51Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.Select Numbers 31:51

52Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.Select Numbers 31:52

53(Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.)Select Numbers 31:53

54Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.Select Numbers 31:54

Next: Numbers 32Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Numbers

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.