Numbers 34
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 34:1
2Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.Select Numbers 34:2
3La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;Select Numbers 34:3
4kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;Select Numbers 34:4
5kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.Select Numbers 34:5
6Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.Select Numbers 34:6
7Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;Select Numbers 34:7
8de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;Select Numbers 34:8
9kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.Select Numbers 34:9
10Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;Select Numbers 34:10
11de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;Select Numbers 34:11
12kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.Select Numbers 34:12
13Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;Select Numbers 34:13
14ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;Select Numbers 34:14
15la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.Select Numbers 34:15
16Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 34:16
17Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.Select Numbers 34:17
18Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.Select Numbers 34:18
19Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;Select Numbers 34:19
20kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;Select Numbers 34:20
21por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;Select Numbers 34:21
22kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;Select Numbers 34:22
23por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,Select Numbers 34:23
24kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;Select Numbers 34:24
25kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;Select Numbers 34:25
26kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;Select Numbers 34:26
27kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;Select Numbers 34:27
28kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.Select Numbers 34:28
29Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.Select Numbers 34:29
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain