Numbers 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,Select Numbers 7:1
2tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-Select Numbers 7:2
3ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon.Select Numbers 7:3
4Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 7:4
5Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado.Select Numbers 7:5
6Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.Select Numbers 7:6
7Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado;Select Numbers 7:7
8kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.Select Numbers 7:8
9Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti.Select Numbers 7:9
10Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron.Select Numbers 7:10
11Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.Select Numbers 7:11
12En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.Select Numbers 7:12
13Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:13
14unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:14
15unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:15
16unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:16
17kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.Select Numbers 7:17
18En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar.Select Numbers 7:18
19Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:19
20unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:20
21unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:21
22unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:22
23kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.Select Numbers 7:23
24En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon.Select Numbers 7:24
25Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:25
26unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:26
27unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:27
28unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:28
29kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.Select Numbers 7:29
30En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur.Select Numbers 7:30
31Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:31
32unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:32
33unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:33
34unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:34
35kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.Select Numbers 7:35
36En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.Select Numbers 7:36
37Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:37
38unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:38
39unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:39
40unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:40
41kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.Select Numbers 7:41
42En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.Select Numbers 7:42
43Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:43
44unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:44
45unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:45
46unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:46
47kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.Select Numbers 7:47
48En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud.Select Numbers 7:48
49Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:49
50unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:50
51unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:51
52unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:52
53kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.Select Numbers 7:53
54En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.Select Numbers 7:54
55Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:55
56unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:56
57unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:57
58unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:58
59kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.Select Numbers 7:59
60En la naŭa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.Select Numbers 7:60
61Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:61
62unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:62
63unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:63
64unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:64
65kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.Select Numbers 7:65
66En la deka tago-la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.Select Numbers 7:66
67Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:67
68unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:68
69unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:69
70unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:70
71kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.Select Numbers 7:71
72En la dek-unua tago-la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran.Select Numbers 7:72
73Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:73
74unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:74
75unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:75
76unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:76
77kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.Select Numbers 7:77
78En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan.Select Numbers 7:78
79Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;Select Numbers 7:79
80unu ora kulero deksikla, plena de incenso;Select Numbers 7:80
81unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;Select Numbers 7:81
82unu kapro por pekofero;Select Numbers 7:82
83kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.Select Numbers 7:83
84Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;Select Numbers 7:84
85po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo.Select Numbers 7:85
86Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.Select Numbers 7:86
87Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.Select Numbers 7:87
88Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita.Select Numbers 7:88
89Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.Select Numbers 7:89
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain