Skip to content
Church.wiki
Philemon

Philemon 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,Select Philemon 1:1

2kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:Select Philemon 1:2

3Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.Select Philemon 1:3

4Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj,Select Philemon 1:4

5aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj;Select Philemon 1:5

6por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo.Select Philemon 1:6

7Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.Select Philemon 1:7

8Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,Select Philemon 1:8

9tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;Select Philemon 1:9

10mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,Select Philemon 1:10

11kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;Select Philemon 1:11

12mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;Select Philemon 1:12

13lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;Select Philemon 1:13

14sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola.Select Philemon 1:14

15Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam;Select Philemon 1:15

16jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.Select Philemon 1:16

17Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.Select Philemon 1:17

18Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;Select Philemon 1:18

19mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem.Select Philemon 1:19

20Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo.Select Philemon 1:20

21Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras.Select Philemon 1:21

22Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi.Select Philemon 1:22

23Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,Select Philemon 1:23

24Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.Select Philemon 1:24

25La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.Select Philemon 1:25

Next: Hebrews 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Philemon

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.