Philippians 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:Select Philippians 1:1
2Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.Select Philippians 1:2
3Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi,Select Philippians 1:3
4ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo,Select Philippians 1:4
5pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun;Select Philippians 1:5
6pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo;Select Philippians 1:6
7kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio.Select Philippians 1:7
8Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.Select Philippians 1:8
9Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,Select Philippians 1:9
10por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,Select Philippians 1:10
11plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.Select Philippians 1:11
12Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio,Select Philippians 1:12
13tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke;Select Philippians 1:13
14kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio.Select Philippians 1:14
15Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;Select Philippians 1:15
16ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;Select Philippians 1:16
17sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.Select Philippians 1:17
18Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos.Select Philippians 1:18
19Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,Select Philippians 1:19
20laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.Select Philippians 1:20
21Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.Select Philippians 1:21
22Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.Select Philippians 1:22
23Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;Select Philippians 1:23
24tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.Select Philippians 1:24
25Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido;Select Philippians 1:25
26por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi.Select Philippians 1:26
27Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,Select Philippians 1:27
28kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo;Select Philippians 1:28
29ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;Select Philippians 1:29
30havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.Select Philippians 1:30
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation