Skip to content
Church.wiki
Philippians

Philippians 2

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,Select Philippians 2:1

2plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,Select Philippians 2:2

3nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;Select Philippians 2:3

4ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.Select Philippians 2:4

5Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,Select Philippians 2:5

6kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun DioSelect Philippians 2:6

7sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj;Select Philippians 2:7

8kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.Select Philippians 2:8

9Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,Select Philippians 2:9

10por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,Select Philippians 2:10

11kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.Select Philippians 2:11

12Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;Select Philippians 2:12

13ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.Select Philippians 2:13

14Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,Select Philippians 2:14

15por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,Select Philippians 2:15

16forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.Select Philippians 2:16

17Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;Select Philippians 2:17

18kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.Select Philippians 2:18

19Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato.Select Philippians 2:19

20Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.Select Philippians 2:20

21Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.Select Philippians 2:21

22Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.Select Philippians 2:22

23Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos,Select Philippians 2:23

24sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.Select Philippians 2:24

25Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;Select Philippians 2:25

26ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano;Select Philippians 2:26

27ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.Select Philippians 2:27

28Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo.Select Philippians 2:28

29Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru;Select Philippians 2:29

30ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.Select Philippians 2:30

Next: Philippians 3Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Philippians

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.