Skip to content
Church.wiki
Philippians

Philippians 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.Select Philippians 4:1

2Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.Select Philippians 4:2

3Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.Select Philippians 4:3

4Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju.Select Philippians 4:4

5Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima.Select Philippians 4:5

6Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.Select Philippians 4:6

7Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.Select Philippians 4:7

8Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.Select Philippians 4:8

9Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.Select Philippians 4:9

10Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.Select Philippians 4:10

11Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.Select Philippians 4:11

12Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.Select Philippians 4:12

13Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.Select Philippians 4:13

14Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.Select Philippians 4:14

15Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;Select Philippians 4:15

16ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.Select Philippians 4:16

17Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito.Select Philippians 4:17

18Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio.Select Philippians 4:18

19Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.Select Philippians 4:19

20Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.Select Philippians 4:20

21Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas.Select Philippians 4:21

22Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.Select Philippians 4:22

23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.Select Philippians 4:23

Next: Colossians 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Philippians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.