Proverbs 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:Select Proverbs 1:1
2Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;Select Proverbs 1:2
3Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;Select Proverbs 1:3
4Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.Select Proverbs 1:4
5Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,Select Proverbs 1:5
6Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.Select Proverbs 1:6
7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.Select Proverbs 1:7
8Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;Select Proverbs 1:8
9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.Select Proverbs 1:9
10Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.Select Proverbs 1:10
11Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;Select Proverbs 1:11
12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;Select Proverbs 1:12
13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;Select Proverbs 1:13
14Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:Select Proverbs 1:14
15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,Select Proverbs 1:15
16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.Select Proverbs 1:16
17Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.Select Proverbs 1:17
18Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.Select Proverbs 1:18
19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.Select Proverbs 1:19
20La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;Select Proverbs 1:20
21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.Select Proverbs 1:21
22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?Select Proverbs 1:22
23Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.Select Proverbs 1:23
24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;Select Proverbs 1:24
25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:Select Proverbs 1:25
26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.Select Proverbs 1:26
27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:Select Proverbs 1:27
28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.Select Proverbs 1:28
29Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,Select Proverbs 1:29
30Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:Select Proverbs 1:30
31Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.Select Proverbs 1:31
32Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.Select Proverbs 1:32
33Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.Select Proverbs 1:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain