Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 11

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.Select Proverbs 11:1

2Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.Select Proverbs 11:2

3La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.Select Proverbs 11:3

4Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.Select Proverbs 11:4

5La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.Select Proverbs 11:5

6La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.Select Proverbs 11:6

7Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.Select Proverbs 11:7

8Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.Select Proverbs 11:8

9Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.Select Proverbs 11:9

10Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.Select Proverbs 11:10

11Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.Select Proverbs 11:11

12Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.Select Proverbs 11:12

13Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.Select Proverbs 11:13

14Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.Select Proverbs 11:14

15Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.Select Proverbs 11:15

16Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.Select Proverbs 11:16

17Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.Select Proverbs 11:17

18Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.Select Proverbs 11:18

19Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.Select Proverbs 11:19

20Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.Select Proverbs 11:20

21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.Select Proverbs 11:21

22Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.Select Proverbs 11:22

23La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.Select Proverbs 11:23

24Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.Select Proverbs 11:24

25Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.Select Proverbs 11:25

26Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.Select Proverbs 11:26

27Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.Select Proverbs 11:27

28Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.Select Proverbs 11:28

29Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.Select Proverbs 11:29

30La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo.Select Proverbs 11:30

31Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!Select Proverbs 11:31

Next: Proverbs 12Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.