Proverbs 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.Select Proverbs 13:1
2La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.Select Proverbs 13:2
3Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.Select Proverbs 13:3
4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.Select Proverbs 13:4
5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.Select Proverbs 13:5
6La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.Select Proverbs 13:6
7Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.Select Proverbs 13:7
8Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.Select Proverbs 13:8
9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.Select Proverbs 13:9
10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.Select Proverbs 13:10
11Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.Select Proverbs 13:11
12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.Select Proverbs 13:12
13Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.Select Proverbs 13:13
14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.Select Proverbs 13:14
15Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.Select Proverbs 13:15
16Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.Select Proverbs 13:16
17Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.Select Proverbs 13:17
18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.Select Proverbs 13:18
19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.Select Proverbs 13:19
20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.Select Proverbs 13:20
21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.Select Proverbs 13:21
22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.Select Proverbs 13:22
23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.Select Proverbs 13:23
24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.Select Proverbs 13:24
25Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.Select Proverbs 13:25
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain