Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 19

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo.Select Proverbs 19:1

2Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.Select Proverbs 19:2

3Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.Select Proverbs 19:3

4Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.Select Proverbs 19:4

5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.Select Proverbs 19:5

6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.Select Proverbs 19:6

7Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.Select Proverbs 19:7

8Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.Select Proverbs 19:8

9Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.Select Proverbs 19:9

10Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.Select Proverbs 19:10

11Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.Select Proverbs 19:11

12Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.Select Proverbs 19:12

13Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.Select Proverbs 19:13

14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.Select Proverbs 19:14

15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.Select Proverbs 19:15

16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.Select Proverbs 19:16

17Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.Select Proverbs 19:17

18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.Select Proverbs 19:18

19Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.Select Proverbs 19:19

20Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.Select Proverbs 19:20

21Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.Select Proverbs 19:21

22Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.Select Proverbs 19:22

23Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.Select Proverbs 19:23

24Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.Select Proverbs 19:24

25Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.Select Proverbs 19:25

26Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.Select Proverbs 19:26

27Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.Select Proverbs 19:27

28Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.Select Proverbs 19:28

29La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.Select Proverbs 19:29

Next: Proverbs 20Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.