Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 20

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.Select Proverbs 20:1

2Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.Select Proverbs 20:2

3Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.Select Proverbs 20:3

4En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.Select Proverbs 20:4

5Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.Select Proverbs 20:5

6Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?Select Proverbs 20:6

7Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.Select Proverbs 20:7

8Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.Select Proverbs 20:8

9Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?Select Proverbs 20:9

10Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.Select Proverbs 20:10

11Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.Select Proverbs 20:11

12Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.Select Proverbs 20:12

13Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.Select Proverbs 20:13

14Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.Select Proverbs 20:14

15Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.Select Proverbs 20:15

16Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.Select Proverbs 20:16

17Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.Select Proverbs 20:17

18Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.Select Proverbs 20:18

19Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.Select Proverbs 20:19

20Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.Select Proverbs 20:20

21Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.Select Proverbs 20:21

22Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.Select Proverbs 20:22

23Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.Select Proverbs 20:23

24La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?Select Proverbs 20:24

25Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.Select Proverbs 20:25

26Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.Select Proverbs 20:26

27La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.Select Proverbs 20:27

28Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.Select Proverbs 20:28

29Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.Select Proverbs 20:29

30Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.Select Proverbs 20:30

Next: Proverbs 21Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.