Proverbs 21
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.Select Proverbs 21:1
2Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.Select Proverbs 21:2
3Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.Select Proverbs 21:3
4Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.Select Proverbs 21:4
5La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.Select Proverbs 21:5
6Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.Select Proverbs 21:6
7La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.Select Proverbs 21:7
8Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.Select Proverbs 21:8
9Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.Select Proverbs 21:9
10La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.Select Proverbs 21:10
11Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.Select Proverbs 21:11
12La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.Select Proverbs 21:12
13Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.Select Proverbs 21:13
14Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.Select Proverbs 21:14
15Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.Select Proverbs 21:15
16Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.Select Proverbs 21:16
17Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.Select Proverbs 21:17
18La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.Select Proverbs 21:18
19Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.Select Proverbs 21:19
20Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.Select Proverbs 21:20
21Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.Select Proverbs 21:21
22Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.Select Proverbs 21:22
23Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.Select Proverbs 21:23
24Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.Select Proverbs 21:24
25La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.Select Proverbs 21:25
26Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.Select Proverbs 21:26
27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!Select Proverbs 21:27
28Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.Select Proverbs 21:28
29Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.Select Proverbs 21:29
30Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.Select Proverbs 21:30
31Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.Select Proverbs 21:31
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain