Proverbs 22
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.Select Proverbs 22:1
2Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.Select Proverbs 22:2
3Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.Select Proverbs 22:3
4Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.Select Proverbs 22:4
5Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.Select Proverbs 22:5
6Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.Select Proverbs 22:6
7Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.Select Proverbs 22:7
8Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.Select Proverbs 22:8
9Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.Select Proverbs 22:9
10Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.Select Proverbs 22:10
11Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.Select Proverbs 22:11
12La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.Select Proverbs 22:12
13Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.Select Proverbs 22:13
14La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.Select Proverbs 22:14
15Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.Select Proverbs 22:15
16Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.Select Proverbs 22:16
17Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;Select Proverbs 22:17
18Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.Select Proverbs 22:18
19Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.Select Proverbs 22:19
20Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,Select Proverbs 22:20
21Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?Select Proverbs 22:21
22Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;Select Proverbs 22:22
23Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.Select Proverbs 22:23
24Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;Select Proverbs 22:24
25Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.Select Proverbs 22:25
26Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.Select Proverbs 22:26
27Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.Select Proverbs 22:27
28Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.Select Proverbs 22:28
29Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.Select Proverbs 22:29
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain