Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 23

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;Select Proverbs 23:1

2Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.Select Proverbs 23:2

3Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.Select Proverbs 23:3

4Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.Select Proverbs 23:4

5Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.Select Proverbs 23:5

6Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.Select Proverbs 23:6

7Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.Select Proverbs 23:7

8La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.Select Proverbs 23:8

9En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.Select Proverbs 23:9

10Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.Select Proverbs 23:10

11Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.Select Proverbs 23:11

12Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.Select Proverbs 23:12

13Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.Select Proverbs 23:13

14Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.Select Proverbs 23:14

15Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.Select Proverbs 23:15

16Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.Select Proverbs 23:16

17Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.Select Proverbs 23:17

18Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.Select Proverbs 23:18

19Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.Select Proverbs 23:19

20Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;Select Proverbs 23:20

21Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.Select Proverbs 23:21

22Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.Select Proverbs 23:22

23Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.Select Proverbs 23:23

24Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.Select Proverbs 23:24

25Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.Select Proverbs 23:25

26Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.Select Proverbs 23:26

27Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.Select Proverbs 23:27

28Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.Select Proverbs 23:28

29Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?Select Proverbs 23:29

30Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.Select Proverbs 23:30

31Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:Select Proverbs 23:31

32En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.Select Proverbs 23:32

33Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.Select Proverbs 23:33

34Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.Select Proverbs 23:34

35Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.Select Proverbs 23:35

Next: Proverbs 24Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.