Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 29

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.Select Proverbs 29:1

2Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas.Select Proverbs 29:2

3Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.Select Proverbs 29:3

4Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.Select Proverbs 29:4

5Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj.Select Proverbs 29:5

6Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.Select Proverbs 29:6

7Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.Select Proverbs 29:7

8Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.Select Proverbs 29:8

9Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.Select Proverbs 29:9

10Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.Select Proverbs 29:10

11Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.Select Proverbs 29:11

12Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.Select Proverbs 29:12

13Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.Select Proverbs 29:13

14Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.Select Proverbs 29:14

15Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.Select Proverbs 29:15

16Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.Select Proverbs 29:16

17Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.Select Proverbs 29:17

18Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.Select Proverbs 29:18

19Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.Select Proverbs 29:19

20Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.Select Proverbs 29:20

21Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla.Select Proverbs 29:21

22Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.Select Proverbs 29:22

23La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.Select Proverbs 29:23

24Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.Select Proverbs 29:24

25Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.Select Proverbs 29:25

26Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.Select Proverbs 29:26

27Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj; Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo.Select Proverbs 29:27

Next: Proverbs 30Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.