Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 30

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.Select Proverbs 30:1

2Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.Select Proverbs 30:2

3Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.Select Proverbs 30:3

4Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?Select Proverbs 30:4

5Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.Select Proverbs 30:5

6Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.Select Proverbs 30:6

7Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:Select Proverbs 30:7

8Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.Select Proverbs 30:8

9Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.Select Proverbs 30:9

10Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.Select Proverbs 30:10

11Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;Select Proverbs 30:11

12Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;Select Proverbs 30:12

13Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;Select Proverbs 30:13

14Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.Select Proverbs 30:14

15Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:Select Proverbs 30:15

16Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.Select Proverbs 30:16

17Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.Select Proverbs 30:17

18Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:Select Proverbs 30:18

19La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.Select Proverbs 30:19

20Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.Select Proverbs 30:20

21Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:Select Proverbs 30:21

22Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;Select Proverbs 30:22

23Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.Select Proverbs 30:23

24Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:Select Proverbs 30:24

25La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;Select Proverbs 30:25

26La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;Select Proverbs 30:26

27La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;Select Proverbs 30:27

28La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.Select Proverbs 30:28

29Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:Select Proverbs 30:29

30La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;Select Proverbs 30:30

31Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.Select Proverbs 30:31

32Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon.Select Proverbs 30:32

33Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.Select Proverbs 30:33

Next: Proverbs 31Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.