Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;Select Proverbs 4:1

2Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.Select Proverbs 4:2

3Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.Select Proverbs 4:3

4Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.Select Proverbs 4:4

5Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.Select Proverbs 4:5

6Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.Select Proverbs 4:6

7La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.Select Proverbs 4:7

8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.Select Proverbs 4:8

9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.Select Proverbs 4:9

10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.Select Proverbs 4:10

11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.Select Proverbs 4:11

12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.Select Proverbs 4:12

13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.Select Proverbs 4:13

14La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;Select Proverbs 4:14

15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.Select Proverbs 4:15

16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;Select Proverbs 4:16

17Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.Select Proverbs 4:17

18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.Select Proverbs 4:18

19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.Select Proverbs 4:19

20Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.Select Proverbs 4:20

21Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.Select Proverbs 4:21

22Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.Select Proverbs 4:22

23Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.Select Proverbs 4:23

24Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.Select Proverbs 4:24

25Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.Select Proverbs 4:25

26Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.Select Proverbs 4:26

27Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.Select Proverbs 4:27

Next: Proverbs 5Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.