Proverbs 8
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ĉu ne vokas la saĝo? Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon?Select Proverbs 8:1
2Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj.Select Proverbs 8:2
3Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas:Select Proverbs 8:3
4Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj:Select Proverbs 8:4
5Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.Select Proverbs 8:5
6Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.Select Proverbs 8:6
7Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.Select Proverbs 8:7
8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.Select Proverbs 8:8
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.Select Proverbs 8:9
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.Select Proverbs 8:10
11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.Select Proverbs 8:11
12Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.Select Proverbs 8:12
13Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.Select Proverbs 8:13
14De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.Select Proverbs 8:14
15Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.Select Proverbs 8:15
16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.Select Proverbs 8:16
17Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.Select Proverbs 8:17
18Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.Select Proverbs 8:18
19Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.Select Proverbs 8:19
20Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;Select Proverbs 8:20
21Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.Select Proverbs 8:21
22La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.Select Proverbs 8:22
23Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.Select Proverbs 8:23
24Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.Select Proverbs 8:24
25Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;Select Proverbs 8:25
26Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.Select Proverbs 8:26
27Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,Select Proverbs 8:27
28Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,Select Proverbs 8:28
29Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:Select Proverbs 8:29
30Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.Select Proverbs 8:30
31Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.Select Proverbs 8:31
32Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.Select Proverbs 8:32
33Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin.Select Proverbs 8:33
34Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj.Select Proverbs 8:34
35Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.Select Proverbs 8:35
36Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.Select Proverbs 8:36
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain