Proverbs 9
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn.Select Proverbs 9:1
2Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.Select Proverbs 9:2
3Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:Select Proverbs 9:3
4Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:Select Proverbs 9:4
5Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.Select Proverbs 9:5
6Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.Select Proverbs 9:6
7Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.Select Proverbs 9:7
8Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.Select Proverbs 9:8
9Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.Select Proverbs 9:9
10La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.Select Proverbs 9:10
11Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.Select Proverbs 9:11
12Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.Select Proverbs 9:12
13Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,Select Proverbs 9:13
14Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo,Select Proverbs 9:14
15Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon:Select Proverbs 9:15
16Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris:Select Proverbs 9:16
17Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla.Select Proverbs 9:17
18Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol.Select Proverbs 9:18
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain