Psalms 126
Esperanto
1 Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
About this translation
Esperanto · Esperanto
Esperanto Londona Biblio
Public Domain · Translation source
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.