Skip to content
Church.wiki

Psalms 61

Esperanto

1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon.

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.

4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. Sela.

6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

7 Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

About this translation

Esperanto · Esperanto

Esperanto Londona Biblio

Public Domain · Translation source

1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.