Romans 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.Select Romans 12:1
2Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.Select Romans 12:2
3Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.Select Romans 12:3
4Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion,Select Romans 12:4
5tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.Select Romans 12:5
6Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido;Select Romans 12:6
7aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado;Select Romans 12:7
8aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.Select Romans 12:8
9Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.Select Romans 12:9
10En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;Select Romans 12:10
11en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;Select Romans 12:11
12en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj;Select Romans 12:12
13kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.Select Romans 12:13
14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.Select Romans 12:14
15Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.Select Romans 12:15
16Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.Select Romans 12:16
17Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.Select Romans 12:17
18Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.Select Romans 12:18
19Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.Select Romans 12:19
20Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.Select Romans 12:20
21Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.Select Romans 12:21
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain