Romans 16
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;Select Romans 16:1
2por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.Select Romans 16:2
3Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,Select Romans 16:3
4kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj;Select Romans 16:4
5kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo.Select Romans 16:5
6Salutu Marian, kiu multe laboris por vi.Select Romans 16:6
7Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi.Select Romans 16:7
8Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.Select Romans 16:8
9Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison.Select Romans 16:9
10Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo.Select Romans 16:10
11Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.Select Romans 16:11
12Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.Select Romans 16:12
13Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.Select Romans 16:13
14Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili.Select Romans 16:14
15Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili.Select Romans 16:15
16Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.Select Romans 16:16
17Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.Select Romans 16:17
18Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.Select Romans 16:18
19Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.Select Romans 16:19
20Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.Select Romans 16:20
21Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.Select Romans 16:21
22Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.Select Romans 16:22
23Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.Select Romans 16:23
24La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.Select Romans 16:24
25Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,Select Romans 16:25
26sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;Select Romans 16:26
27al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.Select Romans 16:27
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain