Romans 6
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?Select Romans 6:1
2Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?Select Romans 6:2
3Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?Select Romans 6:3
4Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.Select Romans 6:4
5Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,Select Romans 6:5
6sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;Select Romans 6:6
7ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.Select Romans 6:7
8Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;Select Romans 6:8
9sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.Select Romans 6:9
10Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.Select Romans 6:10
11Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.Select Romans 6:11
12Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;Select Romans 6:12
13ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.Select Romans 6:13
14Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.Select Romans 6:14
15Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!Select Romans 6:15
16Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco?Select Romans 6:16
17Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;Select Romans 6:17
18kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco.Select Romans 6:18
19Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.Select Romans 6:19
20Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.Select Romans 6:20
21Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto.Select Romans 6:21
22Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.Select Romans 6:22
23Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.Select Romans 6:23
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain